La Pruno Dorna

La Esperanto-blogo de Liŝano

Mia Foto
Nomo:Liŝano
Loko:Irlando

2006-07-20

Eterne (gazalo)

La gazalo estas malnova poeziformo okcidentazia, kiu enhavas plurajn kupletojn; la du linioj de la unua kupleto finas per la sama vorto, kaj la dua linio de ĉiu kupleto ankaŭ finas per tiu vorto. Ĉiu kupleto devas esti memstara poemeto, kaj normale la gazalo ne estas eksplicite tema. Tradicie, gazaloj ofte kantiĝas.


Ciaj lipoj kovru min eterne
Mi drinkus la vinon aman eterne

Malhelaj estas la dezerttendoj de Kedar
Ankaŭ mi vojeraras inter dunoj eterne

Koleriginte ege mian reĝon
Ĉu mi laboros en liaj kampoj eterne?

Niaj gregoj paŝtiĝas de aliaj ŝafistoj
Vagante boskon kaj fendon eterne

Kiel la sovaĝfloroj de Ejn Gedi
Tiu ĉi orĉeno rondcirklos min eterne

Gazelo fiksrigardas tra fenestro
Mi kaptatos de ĉi revo eterne

Promesu min, jeruzalemaj virinoj
Ne interrompi nian amoron, ne eterne!

La verda herbo estu nia lito
La cedroj estu nia domo eterne

Norman