Ali Farka Touré
voĉ' silentiĝas —
notoj ankoraû rajdas
la Harmatanon
— Norman Darlington
Niĝerrivero —
gitaristo milde dormas
sub la luno
— Ron C. Moss
Memore al la muzikanto Songhaja, Ali Farka Touré, 1939-2006.
Giganto en lando de gigantoj muzikaj, lia funebra ceremonio plenumiĝis hodiaû ĉe lia hejmloko Niafunké, Malio, situa je la bordoj de la rivero Niĝero, kie ĝi arkas tra la suda Saharo.
Legu (angle): http://snipurl.com/farkadeath
Aûskultu: http://snipurl.com/nawiye
Harmatano: nordafrika vento seka el oriento

1 Komentoj:
Mi rimarkis pri la sondosiero, mi supozas ke estas vi kiu legas.
Kiel vi aldonis la sonon al blogo?
scivoleme. luno
Post a Comment
<< Hejmen