La Pruno Dorna

La Esperanto-blogo de Liŝano

Mia Foto
Nomo:Liŝano
Loko:Irlando

2006-03-24

printemp' malfruas

printemp' malfruas —
ĉu neniu sciigis
la murhirundojn?






2006-03-22

ŝercoĉapeloj



ĉespafo ETA —
la Klan' ne havas pluajn
ŝercoĉapelojn

Foto: AFP/BBC

2006-03-19

Da! Da!



voĉdono marta —
ĉu garantie venkos
la dadaismo?



Foto: AP/BBC

2006-03-18

luno magra



printemp' glacia —
luno magra forglitas
tra venkantmanoj

Foto: AP/BBC

2006-03-13

Du hajkoj de hodiaû

taga novaĵo —
korvo elplendas pri la
tuta vaneco


lum' en okuloj —
la bebbirda ĥoro min
hejmenkondukas

2006-03-09

Ali Farka Touré

voĉ' silentiĝas —
notoj ankoraû rajdas
la Harmatanon

— Norman Darlington

Niĝerrivero —
gitaristo milde dormas
sub la luno

— Ron C. Moss

Memore al la muzikanto Songhaja, Ali Farka Touré, 1939-2006.
Giganto en lando de gigantoj muzikaj, lia funebra ceremonio plenumiĝis hodiaû ĉe lia hejmloko Niafunké, Malio, situa je la bordoj de la rivero Niĝero, kie ĝi arkas tra la suda Saharo.

Legu (angle): http://snipurl.com/farkadeath
Aûskultu: http://snipurl.com/nawiye


Harmatano: nordafrika vento seka el oriento