Sango
Mi freŝdate akiris sendratan retkonekton, kaj hodiaû, supre sur eskalo, mi tondis la heĝon sovaĝon malantaû la domo, por plibonigi la signalon. La heĝo estas miksaĵo maljuna, de kratago, pruno dorna, ulekso ktp - tuta dornplena.
heĝo de vidvin'
eĉ aĝseka rubuso
sangellasigas

0 Komentoj:
Post a Comment
<< Hejmen