La Pruno Dorna

La Esperanto-blogo de Liŝano

Mia Foto
Nomo:Liŝano
Loko:Irlando

2006-02-06

Jones

Mia frato rakontas historieton pri Kimrio dum la dua mondmilito:

Sekretaganto usona devis akiri kelkajn aktojn gravajn de sia kontaktulo en valvilaĝo sudkimra. La kontaktulo nomiĝis 'Jones' kaj la usonano ekkonus lin per kodfrazo. Kiam li alvenis al la vilaĝo, li eniris spicistejon, kaj diris al la vendisto, "Saluton. Mi serĉas la viron Jones".

La vendisto respondis, "Nu, tiu nomo estas tre kutima en ĉi tiu valo. Estas Jones la buĉisto, Jones la forĝisto, Jones la policano... eĉ mi mem nomiĝas Jones. Do kiun Jones-on vi serĉas?"

Hmmm, pensis la usonano, eble ĉi tiu estas mia serĉato. Li eldiris la kodfrazon, "Oni diras ke la leontodoj kreskas forte en Irlando".

"Ha," respondis la spicisto, "vi serĉas Jones la spionon!"