La Pruno Dorna

La Esperanto-blogo de Liŝano

Mia Foto
Nomo:Liŝano
Loko:Irlando

2006-02-10

Fonto Beata

Estas multaj fontoj beataj en Irlando. Ĉiu havas sian pilgrimtago, sed oni vizitas fontojn dum la tuta jaro, por uzi iliajn kvalitojn bonfarajn. Kutime kreskas apude frakseno aû kratago, kaj ofte vidiĝas la branĉoj ornamitaj de ŝtofostrioj helkoloraj, aû de oferaĵetoj kia bebludiloj kaj rozarioj.

Mi parkas apud la vojmontrilo al Tobercranavan (‘Fonto de la blanka arbo’). Laû loka legendo, la akvo ĉi tie fortikigos okulojn malfortiĝantajn. Sur la vojeto supren, sunlumo trafas ulekson fruflorantan, ĝia odoro tabakeca dolĉa en la montaero frida. Pli alte, ombroj akraj sur pino konkuras subtile por mia atento. Postete, mi perceptas aretojn strangojn de branĉetoj kaj ŝtonoj apud la vojeto. Diriĝas ke tiuj estas signoj sekretaj lasitaj per la Tinker-oj, aû Vojaĝuloj.*

Ĉe ĉi tiu fonto, estas trajto konata kiel “ĉerkotrogo”, kie oni estis trempanta la ĉerkon en la akvo beata antaû ol forporti al la kirko proksima “Crannagh” por enterigo. Malsekiginte la okulojn per la fontakvo, mi okulumas trans la valon al Crannagh, sed vidas nur kelketajn granitbulojn inter la rubusoj. Mi malsekigos ree la okulojn alitage.



blessed spring
one last dip
on my way home

* Etno aparta nomada en Irlando.

2 Komentoj:

Blogger Borut diris...

Eternal theme. Going home...

06:52  
Blogger Norman Darlington diris...

One route we will all follow.
Unu vojon ni ĉiuj laûmarŝos.

21:45  

Post a Comment

<< Hejmen