La Pruno Dorna

La Esperanto-blogo de Liŝano

Mia Foto
Nomo:Liŝano
Loko:Irlando

2006-01-24

sugesteto de printempo

Hieraŭ mi unuafoje ĉi-jare dumtempis en la ĝardeno. La vento kiu blovadis de la nordo estis malfortiĝinta, kaj mi flarsentumis nuran sugesteton de printempo en la aero.

unua fosad'
en frida grund' mi plantas
*terpirojn blankajn

*Terpiro: alinome topinamburo (Helianthus tuberosus)